Ĉu vi konas la OmegaVikio?
Ĝi estas projekto por krei liberan vortaron kaj terminaron en multaj lingvoj. Ili nuntempe pripensas importi la Retan Vortaron.
OmegaVikio estas unua provo ekuzi teknologion nomata vikidatumoj (http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikidata). Pli malpli la ideo estas havi strukturitan vikion en kiu oni povas meti ekzemple difinon de vorto kaj poste oni povas traduki tion al alia lingvo ktp.
Estas nun propono importi Retan Vortaron en Omegawiki-n. Se oni volas importi ReVon, oni devas kunlabori kun la estroj de Omegawiki por vidi en kiu formato ni sendu la informojn ktp. Sed la efiko de tiu laboro povas esti tre granda pro la jama populareco de Vikipedio. Porinforme, Vikipedio nun estas la plej vizitata nekomerca ttt-ejo en la tuta Interreto!
Ligo: omegawiki.org /Portal:epo
Tio ĉi paĝo estas sub GFDL