Du er her: Forside Indholdselementer Novaĵoj ĉe DEJO.dk Arkivo Tradukemuloj bezonataj
Handlinger tilknyttet webside

Tradukemuloj bezonataj

La kursa administrilo Moodle (http://moodle.org) estas jam tradukita al pli ol 60 lingvoj, sed ankorau mankas Esperanto...

Tradukemuloj bezonataj

Mudlo emblemo

Saluton, karaj!

Lau interkonsento kun la chef-administranto de la Projekto Mudlo, mi kunordigos grupon por traduki la fasadon de tiu sistemo al Esperanto. La originala teksto estas en la angla, sed eblas uzi alilingvajn tradukojn kiel bazon. Moodle mem havas sistemon kiu faciligas la traduklaboron.

Moodle estas la retkursa administrilo kiu lastatempe plej furoras en la mondo. Bazita sur la principoj de libera softvaro, ĝi estas konstante plibonigita fare de konsiderinde granda internacia komunumo. Ĝi estas jam uzata de universitatoj, mezlernejoj, NRO-oj, privatuloj, ktp. (entute pli ol 20 mil retejoj!) por administri retkursojn. Kiam ĝi estos fintradukita al Eo, la esperantista komunumo povos ĝin utiligi por administri kursojn de Eo mem kaj ankaŭ de aliaj temoj/objektoj. La retejo http://www.kurso.net jam funkcias kun Mudlo por nia testado.

Ligoj

Dankon al
la petanto Carlos Pereira (www.kurso.com.br)
Skajpo:kajman